Rezolucio de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto

18:16 0 Comments A+ a-

Lillo, Francio, la 1-an de aŭgusto, 2015
La 2 695 partoprenantoj en la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte el 82 landoj, de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015, en Lillo, Francio, diskutinte la temon Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj en sep diversaj sesioj tra la kongresa semajno, volante kontribui al la disvolviĝo de la Internacia Jardeko por la Alproksimiĝo de Kulturoj proklamita de Unesko, konstatas, ke interkultura dialogo estas same urĝe necesa hodiaŭ, kiel ĝi estis antaŭ 110 jaroj, kiam okazis la unua Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro; asertas, ke por vere interkomprenigi la homojn, tiu dialogo devas esti afero ne nur de la cerbo sed ankaŭ de la koro, kunplektanta klerigon kaj kundiskutadon, arton kaj amikecon; atentigas, ke ĝuste tian multflankan interkulturan dialogon praktikas kaj disvolvas la tutmonda Esperanto-movado en siaj centoj da kongresoj kaj renkontiĝoj ĉiujare; instigas ĉiujn aliajn aktivulojn kaj movadojn por interkultura dialogo doni pli da atento al la lingva dimensio de sia laboro, kaj al la reala funkciado de Esperanto kiel lingvo inkluziva kaj egaleca, kies uzado povas plifaciligi kaj pliprofundigi tian dialogon; ree dediĉas sin al la kultivado kaj disvastigado de la valoroj de reciproka respekto, paco kaj justeco inter ĉiuj homoj, konforme al la celoj de Unesko kaj kunlige kun la aktualaj streboj de Unuiĝintaj Nacioj por konstrui daŭripovan mondan socion.