8-a Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto - Machado - MG - Brazilo
Samideanoj el Poços de Caldas, Formiga, Pouso Alegre kaj Divinolândia
Okazis en la lasta dimanĉo (15-a de
Julio) en la urbo Machado, la 8-a SUMIRE – Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto,
38 homoj el 11 urboj ĉeestis en la evento, Atibaia, Belo Horizonte, Campinas,
Charqueada, Divinolândia, Divinópolis, Formiga, Machado, Poços de Caldas, Pouso
Alegre kaj Silvianópolis.
Malfermo |
La renkontiĝo ekkomencis je la 9:30
matene kaj la preleganto Joe Bazilio el Formiga/MG malfermis la eventon
bonvenante la partoprenantoj, oni kantis la himnon “La Espero”, sekve li rapide
prelegis eksplikante kio estas la lingvo Esperanto.
Je la 9:50 la Instruanto José Vitor
da Silva el Machado, prelegis pri la urbo, kiu gastigis SUMIRE-n, li parolis
pri la origino de la urbo kaj la planoj por la estonto. Je la 11:00 Profesoro
Luís Guilherme Souto Jardim el Charqueada/SP prezentis al ni belegan prelegon
nomatan “Esperanto kaj Kulturo”, sekve je la 11:45 D-ro Profesoro José Joaquin
Lunazzi el Campinas/SP prelegis pri la Brazila Eletronika Voĉdonado, ĉi tiu
prelego sciigi nin pri la novaj
teknologioj enmetita en ĉi tiu sistemo kaj ankaŭ li informis nin pri la presita
voĉdono.
Prof-ro. Luís Guilherme Souto Jardim |
Prof.-ro. D-ro. José Joaquin Lunazzi |
Je la 12:30 ĉiuj foriris por tagmanĝi
kaj ĉiuj revenis je la 2:00 posttagmeze por la prelego pri fotografio de S-ro.
Joe Bazilio el Formiga/MG, li instruis nin pri teknikaj nocioj kaj sugestoj por
pli bona fotografio. Dum ĉi tiu prelego Profesoro Lunazzi el Campinas/SP paroli
pri 3D-a (Tria dimensia) fotoj, li eĉ prezentigis kelkajn fotojn al la
aŭdantaro.
Joe Bazilio |
Je la 3:30 postagmeze la muzikisto
Bruno Bottazini ludis erudan verkon laŭ stilo de klasika gitaro, la fermado de
la renkontiĝo okazis je la 4-a posttagmeze.
Bruno Bottazini |
La venonta urbo kiu gastigos la
eventon estos Poços de Caldas en la ŝtato Minas-Ĝerajso.